A RetroSearch Logo

Home - News ( United States | United Kingdom | Italy | Germany ) - Football scores

Search Query:

Showing content from https://eo.wikipedia.org/wiki/Dokumentaro below:

Dokumentaro - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dokumentado laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas substantivigo de la verbo dokumenti, kiu signifas "provizi per dokumento" aŭ "pruvi per dokumento".[1]. Temas do pri skriba fiksado, ordigo kaj disponigo de informoj por posta plia utiligo.

Celo de dokumentado estas, ebligi kaj faciligi la trovadon de daŭre fiksitaj, arkivigitaj, informoj. Periloj de tiaj informoj povas esti libroj, artikoloj el publikaĵoj aŭ kromaj presaĵoj, sed ankaŭ komputaj dosieroj, bildaj aŭ sonaj dosieroj, filmoj aŭ similaĵoj.

La ordigo kaj disponigo de dokumentitaj informoj estas inter la esencaj taskoj de bibliotekoj kaj aliaj dokumentadaj institucioj. Bibliografiaj kaj arkivaj fontoj priskribiĝas kaj ordiĝas interalie per "katalogigo", do la la ordigo de dokumentaj unuoj en biblioteka katalogo. Tia ordigo kutime sekvas difinitajn bibliotekarajn regularojn.

La per dokumentado akiritaj informoj pri objekto nomatas meta-datenoj.


RetroSearch is an open source project built by @garambo | Open a GitHub Issue

Search and Browse the WWW like it's 1997 | Search results from DuckDuckGo

HTML: 3.2 | Encoding: UTF-8 | Version: 0.7.4